Interkomunikaj variacioj

Interkomunikaj variacioj von Barandovská-Frank,  Véra, Blanke,  Detlev, Bormann,  Werner, Fiedler,  Sabine, Lewoc,  Joanna, Wells,  John
Okaze de sia 25a fonda datreveno la Esperanto-Societo Südharz en Herzberg antaŭ internacia publiko en la salonoj de la Welfen-Kastelo konataj lingvistoj parolis pri Esperanto vide al la lingvaj demandoj en Eŭropo, pri modernaj komunikvojoj, planlingvaj projektoj, lingvokontrolaj institucioj, kaj ne laste pri fajnaĵoj - gravaj ankaŭ en la Internacia Lingvo - kiel frazeologio kaj metafora uzo de esprimoj. Ĉi tiu libro redonas la plej esencajn kontribuaĵojn de la konferenco. Al la temaro enkondukas Detlev Blanke. En dulingva artikolo li reliefigas la aktualan lingvan problemon en Eŭropo kaj montras vojojn por solvi ĝin. Li do traktas la lingvan politikon en Eŭropa Unio. Tre ampleksaj bibliografiaj indikoj ebligas memstaran enprofundiĝon en la temon. Sabine Fiedler gvidas tra la Esperanta frazeologio kaj klarigas la signifon de frazeologiaj strukturoj en la Internacia Lingvo. Riĉaj ekzemploj priskribas, kiun rolon ludas - kaj ludu - frazeologiaj esprimmanieroj, parolturnoj kaj aliaj fiksaj vortkombinaĵoj en la interhoma komunikado. John Wells invitas en la mondon de la modernaj informperiloj. Li koncentriĝas al la plej efika utiligo de la tutmonda teksaĵo, t.e. la interreto, por Esperanto, kaj instigas al ĝia penetrado kaj aplikado. Li atentigas pri specifaĵoj ligitaj al la prezentado de diversalfabetaj tekstoj kaj liveras praktikajn konsilojn por superi aperantajn obstaklojn. Ĉe la fino troviĝas kolekto de retadresoj ne malhaveblaj por krozanta Esperantisto. Deirante de la prezento de la eŭropaj etnolingvoj Véra Barandovská-Frank transiras al lingvoj neŭtralaj kaj priskribas plurajn planlingvajn projektojn. Ŝi raportas pri kelkaj lasttempe inventitaj artefaritaj lingvoj aldonante klarigojn pri ilia - kelkfoje bizara - fona filozofio. Werner Bormann atentigas pri la neceso uzi precizan lingvaĵon precipe en Esperanto. Vide al la zorga traktado de la lingvo li priparolas la rolon de lingvokontrolaj instancoj kaj metas apartan akcenton al lingvaj akademioj. La kolektaĵon fermas fibole dua artikolo de Detlev Blanke. En leĝera maniero li prezentas diversajn imagojn de ne-esperantista publiko pri la Internacia Lingvo. Pozitivajn, ironiajn, negativajn kaj alispecajn aludojn pri Esperanto ilustras pluraj citaĵoj. Certaj metaforaj uzoj frape montras, kia fantazia bildo pri la ideo, rolo kaj celo de la Internacia Lingvo ekzistas ekster la esperantista medio.
Aktualisiert: 2020-11-18
> findR *
MEHR ANZEIGEN

Bücher von Wells, John

Sie suchen ein Buch oder Publikation vonWells, John ? Bei Buch findr finden Sie alle Bücher Wells, John. Entdecken Sie neue Bücher oder Klassiker für Sie selbst oder zum Verschenken. Buch findr hat zahlreiche Bücher von Wells, John im Sortiment. Nehmen Sie sich Zeit zum Stöbern und finden Sie das passende Buch oder die Publiketion für Ihr Lesevergnügen oder Ihr Interessensgebiet. Stöbern Sie durch unser Angebot und finden Sie aus unserer großen Auswahl das Buch, das Ihnen zusagt. Bei Buch findr finden Sie Romane, Ratgeber, wissenschaftliche und populärwissenschaftliche Bücher uvm. Bestellen Sie Ihr Buch zu Ihrem Thema einfach online und lassen Sie es sich bequem nach Hause schicken. Wir wünschen Ihnen schöne und entspannte Lesemomente mit Ihrem Buch von Wells, John .

Wells, John - Große Auswahl an Publikationen bei Buch findr

Bei uns finden Sie Bücher aller beliebter Autoren, Neuerscheinungen, Bestseller genauso wie alte Schätze. Bücher von Wells, John die Ihre Fantasie anregen und Bücher, die Sie weiterbilden und Ihnen wissenschaftliche Fakten vermitteln. Ganz nach Ihrem Geschmack ist das passende Buch für Sie dabei. Finden Sie eine große Auswahl Bücher verschiedenster Genres, Verlage, Schlagworte Genre bei Buchfindr:

Unser Repertoire umfasst Bücher von

Sie haben viele Möglichkeiten bei Buch findr die passenden Bücher für Ihr Lesevergnügen zu entdecken. Nutzen Sie unsere Suchfunktionen, um zu stöbern und für Sie interessante Bücher in den unterschiedlichen Genres und Kategorien zu finden. Neben Büchern von Wells, John und Büchern aus verschiedenen Kategorien finden Sie schnell und einfach auch eine Auflistung thematisch passender Publikationen. Probieren Sie es aus, legen Sie jetzt los! Ihrem Lesevergnügen steht nichts im Wege. Nutzen Sie die Vorteile Ihre Bücher online zu kaufen und bekommen Sie die bestellten Bücher schnell und bequem zugestellt. Nehmen Sie sich die Zeit, online die Bücher Ihrer Wahl anzulesen, Buchempfehlungen und Rezensionen zu studieren, Informationen zu Autoren zu lesen. Viel Spaß beim Lesen wünscht Ihnen das Team von Buchfindr.